Heinrich von Kittlitz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1799 en Breslaŭo, Prusio |
Morto | 10-an de aprilo 1874 (75-jaraĝa) en Majenco |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Germanio |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Okupo | |
Okupo | esploristo zoologo natursciencisto ilustristo ornitologo botanikisto |
Friedrich Heinrich, Freiherr von Kittlitz (16a de februaro 1799 – 10a de aprilo 1874) estis germana artisto, ŝipoficiro, esploristo kaj naturalisto. Li estis devena el familio de malnova prusia nobelaro ("Freiherr" signife "sendependa senjoro" - ranga kiel barono).
Kittlitz ĉirkaŭnavigis la mondon inter 1826 kaj 1829 per la rusa ekspedicio Senjawin, sub estreco de kapitano Fjodor Petroviĉ Litke. Li havigis al la muzeo de la Imperia Akademio de Sciencoj en Sankta Peterburgo 754 specimenojn de 314 birdospecioj, inklude speciojn kiuj poste iĝis formortintaj. Inter ili estas la Kosrae ralo (Porzana monasa) kaj la Kosrae sturno (Aplonis corvina) kiuj estas konataj nur el liaj specimenoj. Li publikigis Twenty-four Views of the Vegetation of the Coasts and Islands of the Pacific (1844).
Kittlitz veturis al Norda Afriko en 1831 kun sia amiko Eduard Rüppell, sed devis reveni al Germanio pro malsano. Dum estado en Egipto atendante ŝipon li kolektis specimenojn de la birdospecio kiu poste iĝis konata kiel Kitlitza pluvio.
Kitlitza urieto, Kosrae ralo, Kitlitza turdo kaj la Kitlitza pluvio ricevis siajn nomojn el lia nomo.